Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

La poezio

Ho sankta poezio, kiel tretas
kaj humiligas vian sanktan dignon
la malsprituloj, ĝuste kiam ili
klopodas levi vin. Ĉi viaj pastroj
ja ne sanktoleitaj deklaradas
per laŭta voĉo, ke salon' vi estas,
salono brila, luksa, grandsinjora,
en kiun sole kun ciritaj ŝuoj,
plej etikete oni rajtas paŝi.
Silentu jam, ho vi profetoj falsaj,
silentu, eĉ en unu vort' ne pravaj.
La poezi' ne estas babilejo,
en kiun paraduloj, sarkindaĵoj
de l' societo iras klaĉi vante.
Ĝi estas pli, jes, konstruaĵo, kiu
por ĉiu ajn malfermas siajn pordojn,
por ĉiu deziranta tie preĝi,
do: katedral', en kiun licas paŝi
kampulsandale kaj eĉ nudpiede.